Ci tiu libro estas por komencantaj gelernantoj en Baza Kurso kun instruisto. La instruisto devas paroli nur en E-o, ne en la nacia lingvo. Por tio li devas salti, kanti, krii, gesti, se estos necesaj tiaj rimedoj. La instruisto devas paroli en la normala rapideco au ec pli rapide ol la normala parolado. La instruisto devas diri frazojn por ke la gelernantoj ripetu, poste li ripetu kaj la studentoj ripetu denove. Tiam la instruisto rediros la frazojn sangante unu vorton (inter parentezoj au aliaj). Tio povas inkluzivi demandojn kaj respondojn... La tuta leciono estu parolata, dinamika, per tuta partoprenado sencese de la geklasanoj, kiuj rigardos la instruiston, ne la libron. La libro estos fermita dum la leciono. Ciu capitro celas guste unu lecionon, por kurso de unu jaro, po unu leciono por semajno. Ciam, kiam restos tempon, post unu leciono la instruisto devas rediri frazojn el la lastaj lecionoj por ke la gelernantoj ripetu. Tiel oni fortikigos la memorfiksadon. La gelernantoj devas havi unu vortaron kaj unu kajeron grandan, sed maldikan, por iliaj ciusemajnaj listoj kaj skriba trejnado.